abonasoft Komputilaj programoj - interreto

     
    Hejmo
    Komputilaj programoj
    - Interreto
    Lingvoj - Esperanto
    Teniso
    Abono-mendo
    Elŝuto
    Oftaj demandoj
    Ligoj
    Pri AbonaSoft

    [unikodo] [cx] [c`] [^c]

    • Adaptebla lernohelpilo: SoftMemor utila por lerni antaŭ ekzameno. Helpas ankaŭ lerni lingvojn (interalie esperanton).
    • Organizilo SoftNeuron: tiu programo helpas vin havi pli bonan superrigardon per strukturigo de informoj kaj pensoj. Per ĝi vi povos ankaŭ strukturigi liston de interretaj ligoj.
    • Vida kaj intuicia muzikokomponilo SoftMuzik
    • Bildorigardilo SoftVid por rigardi ĉiujn bildojn de unu dosierujo kaj fari ordon inter ili. SENPAGA!
    • Diversaj praktikaj iletoj en unu programo "SoftDos": vi povos densigi kaj maldensigi grandajn dosierojn kaj dosierujojn je formato .zip, distranĉi dosierojn pli grandajn ol 1.44 Mb por povi kopii ilin disketen kaj facile konverti la ĉapelitajn literojn de unu skribmaniero al alia.   SENPAGA!
    La komputilaj programoj estas verkitaj en la lingvaĵo "Java" (la Esperanto de la programlingvoj) kaj pro tio uzeblaj per pluraj sistemoj : Windows 95/98/NT/2000/ME/XP, Linux, Mac OSX, OS/2 kaj aliaj.
      Per Abono al la registrita versio de la programoj :
      • vi ricevas vian personan oficialan plenan version
      • vi rajtos SENPAGE ricevi la novajn versiojn de la programo(j)
      • vi subtenas la verkadon de malmultekostaj programoj
      • vi subtenas la fakan aplikadon de la internacia lingvo

      •  
      Ni proponas ankaŭ kurson pri programado en Java, kreado de hejmpaĝo, ktp...