Fine mi havis tempon tralegi la libron de Thierry "La planedo de la senfelaj simioj". Estis por mi granda ĝuo ĉiuj kvin rakontoj. Mi ne povis demeti ĝin. Mi plenkore gratulas kaj deziras multajn similajn spritajn, kor-varmigajn verkojn, kiuj senescepte portas tre gravan kaj konsiderendan instruon.
Geza Kurucz fondinto kaj redaktoro de la
revuo Juna Amiko
La
katalogo de UEA priskribas ĝin kiel verkon kun mallongaj soci-fikciaj
kaj satiraj rakontoj. Tio efektive estas iom malmulte kompare kun la enhavo
de ĉi tiu paĝe malgranda sed fantazie granda libreto.
Dum
li promenis, Teodoro preteriris kinejon. Laŭ la afiŝoj klare videblis,
ke sep filmoj el dek estas germanaj. En kelkaj landoj oni eĉ ne plu dublas
ilin, sed simple uzas subtitolojn.. . . Alveninte hejmen, Teodoro enŝaltis
la televidilon. La plej grandaj kanaloj kun tutmonda videbleco estas la
germanaj. . . .Ekzemple la novaĵoj ne plu nomiĝas news sed BBC-Nachrichten.
. . La eŭropaj instancoj pli kaj pli ofte dungas gepatralingvajn germanparolantojn.
Ĉi
tiuj frazoj donas al vi la ideon pri la enhavo de la novelo La Mondolingvo,
en kiu oni imagas, ke Germanujo venkis en la dua monda milito, kaj sekve
la germana ludas la nunan rolon de la angla.
En
la novelo, kiu donas la titolon al la tuta verketo, same fantaziplene oni
ekzamenas la vivon de modernaj homoj fare de veninto el alia planedo.
Estas
rimarkinde majstra la uzo de Esperanto (Ne timu, vi ne devos konsulti la
vortaron por kompreni, kion oni diras en klasika Esperanto.). La aŭtoro
kaptas la legantojn per siaj ideoj kaj ne per novaj radikoj. Tio estas
literaturisto, ne tiuj, kiuj diras: literatoro, literatoro
!
Renato Corsetti
ISBN 963 218 213 8
Novelaro
28 paĝoj
ENHAVO: La planedo de la senfelaj simioj, La mondolingvo, La martelistoj, Sekreta dokumento, Reveno al Esperantolando.
Prezo 2,40 eŭroj (en Hungario 350 Forintoj)
Por mendi sendu la suban mendilon
-------------------------------------------------------------
Mendoformularo
Libroj:
[ ] La planedo de la senfelaj
simioj 2,40 EUR| 350 HUF kvanto ...
Sendomaniero
kaj sendokostoj:
[ ] Poŝte
+1 EUR| +70 HUF
Sumo
.... EUR|.... HUF
Pagomaniero:
[ ] UEA konto: slmn-l de Thierry
SALOMON
(listo de perantoj laù landoj che
uea.org)
[ ] Eŭrozona ĉeko je la nomo
de Thierry SALOMON
[ ] Banka ĝiro: 10400171-01700129-00000000
Abonasoft Bt,
ĉe K&H Bank Rt, HU-1013 Budapest,
Krisztina krt. 37/a Hungarlando.
IBAN kontonumero: HU58 1040 0171 0170 0129 0000 0000
[ ] Poŝtmandato
[ ] Hungara ruĝa enlanda ĉeko
(helpo)
[ ] Hungara postricevo-pago
(utánvétel) +150 HUF
[ ] Internaciaj Respond-kuponoj
(informiĝu
en la poŝtoficejo, kaj ne forgesu stampigi ilin).
[ ] Konverteblaj monbiletoj
inter du poŝtkartoj en registrita letero.
[ ] aliaj
pagmanieroj laŭ interkonsento: .............................
Nomo: .........................
Adreso: .....................................
Fakturoadreso: [ ] kiel supre [ ]
alia: ..............................
Retadreso: ............... Telefonnumero:
..............
-------------------------------------------------------------
AbonaSoft
Bakats u. 1/3 III.1.
HU-1093 Budapest
tel +36 1 217 3912
http://abonasoft.netfirms.com