abonasoft AbonaSoft esperanto

    Hejmo
    Komputilaj programoj
    - Interreto
    Lingvoj - Esperanto
    Teniso
    Abono-mendo
    Elsxuto
    Oftaj demandoj
    Ligoj
    Pri AbonaSoft

    [unikodo] [cx] [c`] [^c]

    Abonasoft estas eta firmao fondita en Hungarlando en la jaro 2000 de Thierry SALOMON kaj Pálma CSISZÁR.

    La nomo venas el Aboneblaj softvaroj (komputilaj programoj). Cxe AbonaSoft, acxeto de programo estas abono: poste oni ne devas pagi por ricevi la novajn versiojn.

    La celo estas krei kaj proponi praktikajn ilojn kaj samtempe diskonigi la internacian lingvon.

    AbonaSoft uzas la internacian lingvon kiel laborlingvo kaj celas la disvastigon de gxia praktika aplikado.
    Ni ankaux subtenas plurlingvismon: gxis nun eblas uzi la programojn en la sekvaj lingvoj: internacia, hungara, angla, franca kaj germana. La fakto, ke la internacia lingvo rolas en la listo de la elekteblaj lingvoj informas homojn, ke gxi ekzistas kaj estas uzata en la praktiko.

    La programoj estas plursistemaj: por Windows 95/98/NT/2000/ME/XP, Linux, Mac OSX kaj aliaj Java 1.2 operaciumoj.

    La sidejo de AbonaSoft trovigxas en la centro de Budapesxto en la strato Bakáts numero 1/3 III/1.

    • Blua metroo haltejo Ferenc körút
    • Tramo 4-6 gxis Mester utca
    • aù tramo 2 gxis Zsil utca.
    Ni volonte montras la programojn al vizitantoj (anoncigxu antauxe).

    Kiel vi povas helpi:

    • Niaj programoj estas efikaj nerektaj varbiloj por la internacia lingvo. Informu viajn geamikojn pri tiu hejmpagxo kaj pri la programoj.
    • SoftMemor helpas lerni vortojn kaj gramatikon. Informu viajn lernantojn pri gxi. Eblas ankaux intersxangxi demandarojn kun aliaj uzantoj.
    • Ni sercxas perantojn por la programoj en diversaj landoj. Diskonigo de tiuj programoj estas samtempe diskonigo de la internacia lingvo.
    • Se vi havas hejmpagxon bonvolu ligi al nia hejmpagxo.
    • La programoj estas donacideoj por genevoj, genepoj, gekuzoj, geamikoj kaj maniero montri la modernecon de la internacia lingvo.
    • Sendu kunlaborproponojn, komentojn, kritikojn, konsilojn, ideojn: 


    AbonaSoft
    http://abonasoft.netfirms.com

    Telefono: +36 1 217 39 12
    Bakáts u. 1/3 III/1
    HU-1093 Budapest

    ABONASOFT estas membro (n-ro 312) de IKEF
    (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo)