|
[unikodo]
[cx] [c`]
[^c] |
Abonasoft estas eta firmao fondita en
Hungarlando en la jaro 2000 de Thierry
SALOMON kaj Pálma
CSISZÁR.
La nomo venas el Aboneblaj softvaroj (komputilaj
programoj). Ĉe AbonaSoft, aĉeto de programo estas abono: poste oni ne
devas pagi por ricevi la novajn versiojn.
La celo estas krei kaj proponi praktikajn
ilojn kaj samtempe diskonigi la internacian lingvon.
AbonaSoft uzas la internacian lingvon kiel
laborlingvo kaj celas la disvastigon de ĝia praktika aplikado.
Ni ankaŭ subtenas plurlingvismon: ĝis
nun eblas uzi la programojn en la sekvaj lingvoj: internacia, hungara,
angla, franca kaj germana. La fakto, ke la internacia lingvo rolas en la
listo de la elekteblaj lingvoj informas homojn, ke ĝi ekzistas kaj estas
uzata en la praktiko.
La programoj estas plursistemaj: por Windows
95/98/NT/2000/ME/XP, Linux, Mac OSX kaj aliaj Java
1.2 operaciumoj.
La sidejo de AbonaSoft troviĝas en la
centro de Budapeŝto en la strato Bakáts numero 1/3 III/1.
-
Blua metroo haltejo Ferenc körút
-
Tramo 4-6 ĝis Mester utca
-
aù tramo 2 ĝis Zsil utca.
Ni volonte montras la programojn al vizitantoj
(anonciĝu antaŭe).
Kiel vi povas helpi:
-
Niaj programoj estas efikaj nerektaj varbiloj
por la internacia lingvo. Informu viajn geamikojn pri tiu hejmpaĝo kaj
pri la programoj.
-
SoftMemor helpas lerni vortojn kaj gramatikon.
Informu viajn lernantojn pri ĝi. Eblas ankaŭ interŝanĝi
demandarojn kun aliaj uzantoj.
-
Ni serĉas perantojn por la programoj en diversaj
landoj. Diskonigo de tiuj programoj estas samtempe diskonigo de la internacia
lingvo.
-
Se vi havas hejmpaĝon bonvolu ligi al nia
hejmpaĝo.
-
La programoj estas donacideoj por genevoj,
genepoj, gekuzoj, geamikoj kaj maniero montri la modernecon de la internacia
lingvo.
-
Sendu kunlaborproponojn, komentojn, kritikojn,
konsilojn, ideojn:

AbonaSoft
http://abonasoft.netfirms.com
Telefono: +36 1 217 39 12
Bakáts u. 1/3 III/1
HU-1093 Budapest
ABONASOFT estas membro (n-ro 312) de IKEF
(Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo)
|